La neidentigitaj flugantaj filmetoj prezentas

Aventuroj de la flava kaptito (Malneto)

Ligiloj al la jutubaj filmetoj

Ĉapitro 01

Ĉapitro 02

Ĉapitro 03

---------

Ĉapitro 04

Ĉapitro 05

Ĉapitro 06

---------

Ĉapitro 07

Ĉapitro 08

.

Ĉapitro unu

La kaptito ekkonscias pri sia ekzisto

Iam, iufoje, estis matematika kaj geometria universo, en kiu ekzistis nur unu dometo, kaj en tiu dometo vivis flava persono. Iam -- eble ni povas diri: je unu tago --, tiu flava persono vekiĝis, kaj ekkonsciis. La unua demando, kiun li faris al si mem, estis: kie mi estas? Li estis enfermita en tre malgranda dometo. Por diri la veron, tiu dometo multe similis al iu malliberejo, do la nuruna ĉambro de tiu dometo multe similis al iu karcero. Tamen, ni ne povas diri ke tiu persono estis enŝlosita, ĉar la dometo eĉ ne havis pordon, kion oni povus ŝlosi. La flava persono faris al si duan demandon: kiu mi estas? Sed li eĉ pri tio sciis nenion.

Estis nek vespero nek mateno, tamen ni diros ke tio estis la unua tago.

Ĉapitro du

La kaptito esploras sian karceron

Kompreninte ke li estis kaptito en malgranda, malĝoja kaj griza karcero, la flava persono suferis longan daŭron de grava deprimo. Li lasis sin fali sur la liteton kaj restis kuŝante kiel kadavro dum kelkaj horoj.

Sed homo ne povas senfine resti senfara. Do la kaptito elstaris, sidiĝis denove sur la randon de la liteto kaj finfine stariĝis. Li iris al la fenestro -- ĉi-kaze fenestro estas ŝvelparola vorto ĉar temas pri simpla luko kun tri dikaj stangoj.

La flava kaptito atente rigardis la geometrian pejzaĝon. Eble ĝi elvokas nenion por vi, sed la flavulo tuj rekonis rondon de azimutoj numeritaj po dekoj da gradoj, kaj la bluan sagon de la akso de la ipsilonoj, direktantan al azimuto 36 -- tio estas al 360 gradoj, alivorte nordo. La flavulo rimarkis ke ankaŭ la ombro de la dometo estis direktita al nordo, kaj li komprenis ke lumo de kvazaŭa suno devenis de sudo, kiel estus je tagmezo sur la norda duonsfero de la reala homara planedo -- sed ŝajnis senduba al la flavulo ke lia malliberejo ne apartenis al reala mondo.

La flava kaptito vidis ĉion tion ĉi malgraŭ la dikaj stangoj kiuj ĝenis rigardadon, li tuj pensis per tiu fiintelekta maniero, kaj li mem miris pri tio. Li pensis: eble mi estas enuiga matematikisto, eble precize pro tio mi meritas esti enfermata en malliberejo.

Poste, li turniĝis por vidi la pejzaĝon de la kontraŭa direkto, tio estas al la fundo de la karcero. Sed tiu malgaja vido senkuraĝigis lin, kaj por turni la dorson al ĝi, li elektis la plej simplan manieron: li sidiĝis tien, deprimite, en angulon. Li pensis: ŝajnas ke tiuj muroj, tiu liteto kaj tiu malgranda luko kun ties tri stangoj estas la ununura pejzaĝo kiun mi vidos ĝis mia morto -- esperante ke morto eblas ĉi tie.

Li vidis tion, kaj nenion pli? Eble ne. Ŝajnis, ke alia objekto estis lokita sub la liteto. La flavulo kliniĝis por rigardi pli atente, kaj baldaŭ genuis kaj eĉ rampis por kapti ĝin. Li metis ĝin sur la liteton. Ŝajnis ke tiu rektangulo havas maldikan kovrilon kaj... Jes! Temis pri komputilo, kiu tuj ekis sian startigon! La flava kaptito sentis fortan optimismon reenirantan en li, kaj pensis: eble mi estas komputilisto; jes, pripensante bone, mi kvazaŭ certas pri tio.

Ĉapitro tri

La kaptito ne bezonas fingrojn

La ĉefa interfaco de la komputilo montris la piktogramojn de dekdu gravaj programoj. La flava kaptito, kiel bona komputilisto, tuj rimarkis ke la unua estas ankaŭ la plej grava: tia de la komandlinia interfaco.

Kaj kompreneble, li tuj uzis ĝin kiel frenezulo.

Komandlinia interfaco estas... sed ne, tio verŝajne ne multe interesas vin. Mi estas certa, kara spektanto, ke via unua pridemando estas: kiel diable la kaptito povus uzi sian komputilon, kiam li apenaŭ havas manojn? Kiel li povus tajpi aŭ alklaki uzante tiujn specojn de malbelegaj stumpoj?

Jam estas tempo por filozofi iomete, kara spektanto. Diru al mi sincere: kiam vi estis bebo kaj komencis movi viajn fingrojn, ĉu vi havis la plej etan ideon pri mekanismoj de nervoj, muskoloj kaj tendenoj? Kompreneble ne: vi nur volis fari ian movon per viaj fingroj, kaj ili tuj moviĝis kiel mirakle.

Bone, por la kaptito, estas simile: kiam li volas tajpi, la literoj aperas mirakle sur la ekrano (kaj eĉ kun esperantaj ĉapeloj!); kiam li volas movi la musmontrilon, la musmontrilo moviĝas per si mem, kaj eĉ... kiam li volas ke la komputilo estu fermata, hop, ĝi fermiĝas kiel mirakle.

Ne forgesu la saĝajn vortojn de nia kara Zamĉjo: kie estas volo, tie estas vojo.

Ĉapitro kvar

La kaptito havas hejmon kaj nomon

Eble vi neniam aŭdis paroli pri komandlinia interfaco, kara spektanto, sed la flavulo ja sciis, kiel tuj uzi ĝin por refoje fari la demandojn de sia nuna metafizika angoro: li volis scii kie kaj kiu li estas. Do li tajpis:

pwd

(print working directory, t.e. "presu la laboran dosierujon")

Ŝajnis ke la uzanto de tiu komputilo havis sian propran dosierujon -- en la komputila lingvo oni diras sian hejmon --, kaj tiu nomiĝis "mario". Mario. Ĉu tio ankaŭ estis la nomo de la uzanto?

whoami

(who am I, t. e. "kiu mi estas")

Kompreneble jes.

La flavulo demandis al si: ĉu eblas, ke Mario fakte estas mia nomo? Kaj li respondis: Mi ne memoras tion, sed kial ne? Bone, ekde nun kaj ĝis mala pruvo, mi nomiĝos Mario.

Poste, la flavulo volis, por tiel diri, vidi la komputilan pejzaĝon.

ls -l

(listo longa, detalita)

Estis nur unu dosiero, kaj nenio pli.

cat cxi_tie.blend

(concatenate... forgesu!)

Kaj tiu dosiero eĉ ne apartenis al li, tiel ke li ne povis ĝin legi. Li forgesis pri ĝi, kaj provis trovi siajn kutimajn programajn ilojn:

(which... ni ne havas tempon por klarigi)

sh

(proprasence "konko, konkaĵo")

dash

("Debian Almquist shell"... forgesu!)

vi

(nepre forgesu!)

cc

(C compiler, tradukilo por la programlingvo C)

gcc

(GNU C Compiler... same)

python

(proprasence "pitono", programlingvo)

python3

(same)

emacs

("editor of macros", tekstoredaktilo populara ĉe programistoj, komence kreita de Richard Stallman, usona aktivulo por liberaj programoj, kio difinis la kvar liberecojn de libera programaro, sed eble tio, kvankam tre grava, ne vere rilatas al nia rakonto)

Bone, estis ĉio, kion bona komputilisto bezonas por labori.

La kaptito -- ekde nun ni povos nomi lin Mario -- forlasis la komandlinian interfacon kaj reiris al la dekdu piktogramoj. Li konis preskaŭ ĉiujn inter ili. Sen esperi multe, li provis la retnavigilon... sed ne, kiel li antaŭvidis, tio ne povus aliri al la Interreto.

Pro skrupulo li ankaŭ provis la retpoŝta programo. Sed anstataŭ la tri mil kutimajn rubmesaĝojn, li havis nurunan bonvenan leteron.

Teksto de la mesaĝo: Saluton, kara Mario! Ŝajnas, ke vi finfine trovis la komputilon... Mi deziras al vi bonvenon en via dometon. Mi kvazaŭ neniam havas tempon por respondi, sed se vi skribas al mi, mi nepre (sed pli malpli baldaŭ...) legos vin. Fartu bone kaj ĝis! Postskribo: Kvankam vi ne havas presilon, vi povas presi. Subskribo: Trianseo.

Tiaj poŝtaĵoj plejofte tute ne valoras, sed tiu almenaŭ ebligis al li vidi la detalojn de sia identeco.

Ŝajnis, ke lia kompleta nomo estis Mario Neĉjo.

Ĉapitro kvin

Mario povas presi

La bonvena mesaĝo kiun Mario ricevis ŝajnis al li ne vere farita por li kaj nur stereotipa, sed ties stranga postskribo igis lin iom scivolema: "Kvankam vi ne havas presilon, vi povas presi". Tio ŝajnis al li sensenca, sed trafe aŭ maltrafe, li decidis provi presi ion, por scii almenaŭ tion, kio okazos -- verŝajne nenio.

Do li startigis tekstoredaktilon, tajpis kelkajn vortojn kun grandegaj literoj, kaj petis presaĵon. Kaj io tuj okazis...

Kvankam li ne havis presilon, li klare havis la impreson aŭdi unu el ili, tie ĉi, en la karcero. Poste la silento revenis.

Li decidis esplori denove sian karceron. Do li metis sian komputilon apud si, kaj eĉ antaŭ ol stariĝi, li vidis papelfolion kuŝantan sur la planko, ĉe siaj piedoj.

Li rigardis ĝin ekde pli proksime: jes, estis sendube papelfolio de dimensio A4. Li prenis ĝin. Tiu folio estis tute ebena, maldika kaj rigida, kaj sur ĝi oni povis legi la vortojn per li tajpitajn, je la tipara familio kaj dimensioj kiujn li petintis. Li povis fakte presi sen presilo.

Mario emis uzi tiun folion por iom ornami sian karceron, tio estus nepre iom pli gaja ol griza muro, sed li ne havis nek puŝnajlojn nek glubendon. Do li rezignis tiun deziron... sed la folio ne falis, ĝi restis kie li metis ĝin, ankoraŭ unu fojon kiel mirakle.

Kaj tio tuj donis ideon al li.

Ĉapitro ses

Mario ne desegnas bone

Mario startigis GIMP, t.e. programo por rastrumeraj grafikoj, kaj li komencis desegni multajn bildojn kun brilaj koloroj -- aŭ almenaŭ li provis, ĉar per liaj stumpaj manoj li ne povis labori precize.

La ideo de Mario estis ornami la grizajn murojn per A4 folioj tute similaj, unuj apud la aliaj, por fabriki specon de kahelaro, de tapeto aŭ de friso. Longa laboro estis antaŭvidebla, do Mario provis siajn desegnaĵojn en la fono de hiperteksta paĝo (anglalingve: background). Krome, li presis kelkajn paperfoliojn kaj afiŝis ilin sur la muron, kontraŭ la liteto sur kiu li sidiĝis.

Li faris multajn kolorriĉajn provojn... sed li tute ne ŝatis ilin. "Kian teruran necesejan guston mi havas", li pensis. "Bone, ĉu mi almenaŭ povas elekti inter ili la malplej malbelan desegnaĵon, kaj provi plibonigi ĝin?"

Li elektis la plej abstraktan kaj geometrian ornamaĵon, kaj provis bildigi ĝin perspektive per la 3-dimensia programo Blender. La rezulto ŝajnis al li terure okulfrapa, kiel papago, do li denove uzis GIMP-on por transformi gîn en specon de kamajo. Tio estis multe malpli kruda... sed Mario ankoraŭ ne estis konvinkita.

"Mi ne povas desegni bone per miaj stumpaj manoj", pensis Mario. "Ekde nun mi nur desegnos vektorajn bildojn, uzante la programo Inkscape. Se mi ne sukcesas je la unua fojo" (verdire, li neniam sukcesis je la unua fojo), "almenaŭ mi povos facile korekti miajn neperfektaĵojn."

Do li tiel faris, kaj zorge kopiis en Inkscape la nombrajn valorojn de la kamajo, kiun li preparis per GIMP.

La rezulto, finfine, ŝajnis al li sufiĉe taŭga. Li presis kelkajn foliojn kaj komencis meti ilin tre zorge kaj regule sur la muron, apud kaj super la liteto, kvankam la dikaj ĉenoj ofte ĝenis lin.

Kaj je la fino de la tago, li povis kontentige kontempli sian ĉefverkon.

Ĉapitro sep

Mario povas trairi murojn

Mario konstatintis ke la presitaj folioj povas resti sur la muroj sen fali, sed kio okazus se li ellasas folion ie ajn, meze de nenie?

Bone, evidente, nenio okazas: en tiu mondo, iu ajn objekto restas senfine, kie oni metas ĝin.

Kompreninte tion, Mario tuj havis la amuzan ideon transformi siajn malbelegajn desegnojn en hamakon, kaj kuŝiĝis sur ĝin. Kaj kvankam la folioj ripozis sur nenio, li mem povis apogi sin sur ili.

Bona ŝerco, li pensis, sed tiuj folioj estas tiom malbelaj, ke mi preferas meti ilin eksteren. Sed kiam li malatente provis forĵeti folion trans la lukon, kun granda miro li konstatis ke tiu folio transiras stangon, sen trafi ian ajn reziston.

Tio donis al li iom barbaran ideon: kio okazus, se li provus tranĉi sian brakon per folio? Kun iom de antaŭtimo, li provis... kaj, fakte, nenio okazis: en tiu mondo, iu ajn objekto povas trairi iujn ajn aliajn objektojn.

Li pensis iomete pri tio, ĉar tio donis al li neatenditan esperon. Sen plu heziti, li marŝis al la fundo de la karcero kaj metis sin tute ĉe la muro.

"Mi povas fari tion", li pensis. "Mi nur devas esti konvinkata ke mi povas fari tion." Kaj li ekkliniĝis sin...

... kaj li tute simple trairis la muron. "Tiu dometo ne estas karcero", li pensis. "Ekde la unua tago, mi povis eliri kiam mi volas."

Ĉapitro ok

Mario atingas la eksteran mallumon

Do, finfine, Mario tute foriris el sia dometo, kiu konsekvence ne estis karcero. Sed ĉu lia mondo estis sufiĉe granda por ne esti konsiderata kiel malliberejo? Antaŭ ol piediri ĝis la limojn de la horizonto, Mario volis havi ĝeneralan vidaĵon de la 360 gradoj ĉirkaŭ la dometo, kaj li pensis ke li vidos pli bone ekde ties terastegmento.

Do li ekkonstruis ŝtupareton uzante la jam presitajn foliojn, kaj la eblecon apogi liajn piedojn sur ili kvankam ili ripozus sur nenio, ni jam scias ke tio eblas. La dometo estis iom tro alta, do li devis fini tiun laboron sur la pintoj de siaj piedoj, kiel stela dancistino.

Poste li grimpis tiun ŝtuparon tre singardeme, kaj finfine povis meti unu piedon sur la tegmenton, poste du, kaj finfine li sentis sin vere venkinto de sia karcero, kaj li vivis etan momenton de triunfo.

Bedaŭrinde, en ĉiuj direktoj estis absolute nenio por vidi, krom la cirkulon de la azimutoj.

Post momento Mario marŝis ĝis la nordan limon de sia mondo, sed li atingis ĝin tre rapide, je distanco de nur kelkaj dekaj de metroj. "Tiu ĉielo estas fakte sfera muro", li pensis, "kaj se mi vivas inter muroj, tio signifas ke mi restas kaptito."

"Sed... ĉu mi ne jam konstatis, ke mi povas trairi murojn? Fek al la sfera karcero, mi tuj iros eksteren!"

Sed ekster la ĉielblua sfero, tiu mondo ŝajnis malluma, sufiĉe maltrankviliga, krome la planko haltiĝis preskaŭ tuj, kaj transe estis nur infinita nigra nenieco; la ekstera mallumo de la infero, kiel diras la Evangelio.

Mario sentis sin malgranda kaj vundebla, do li denove trairis la sferon kaj returnis al la interno de sia mondo.

Tie, li prenis iom da tempo por filozofi. Lia demando estis: ĉu tiu mondo estas malliberejo, aŭ rifuĝo? Aŭ, tute simple, lia hejmo?

Pli bona loko por filozofi estis la terastegmento, do Mario riturnis al sia dometo kaj denove grimpis la paperfolian ŝtuparon. Li kruckrure kaŭriĝis, kaj pensis.

"Eble tiu, kiu metis min en tiun mondon, ne estas nek malamiko nek provoso, sed pli ĝuste protektanto. Aŭ almenaŭ, pli bone taŭgas por mi esti kun li ol kontraŭ li. Do, tion mi diros al li je la plej oficiala maniero."

"Ho vi (aŭ ci?), mia nekonata kaj protektanta provoso, mi hodiaŭ decidas kultadi vin (aŭ cin?). Donu al mi ilojn kaj rimedojn, kaj mi promesas konstrui por vi (aŭ ci?) belegan templon. Ho tre granda kaj forta provoso, permesu al mi adori vin (aŭ cin?), mi kliniĝas antaŭ vian (aŭ cian?) grandecon."

Sed tre rapide, Mario ekkomprenis ke ne nur li ne pensis eĉ unu vorton de tiu ridinda preĝo, kaj krome ke eĉ supoze ke lia transcenda provoso ekzistus, ambaŭ multe pli facile povus komuniki... sendante simplajn retleterojn. Do li decidis ke jam estas tempo por returni al lia komputilo.

---

Tiuj filmetoj estis faritaj per pluraj liberaj programoj, ĉefe Inkscape, Blender, Kdenlive, Gimp, Audacity kaj Python.

Jean-Luc Ancey MMXXI

Permesiloj WTFPL aŭ Krea Komunaĵo Atribuite, kiel vi elektos.